Nacia Sindikato de Ministoj (Britio)

Nacia Sindikato de Ministoj
laborista sindikato Redakti la valoron en Wikidata
Komenco januaro 1945 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia Sindikato de Ministoj (angle National Union of Mineworkers, akronime NUM) estas sindikato por karboministoj en Britio. Ĝi estis fondita en 1945 kiel reorganizo de la Miners' Federation of Great Britain (MFGB). La sindikato estas plej konata pro sia rolo en la tri tutlandaj strikoj en Britio en 1972, 1974 kaj 1984-1985.

Dum la 20-a jarcento, la NUM estis unu el la plej fortaj sindikatoj en Britio kaj havis grandan influon en politiko. Ĝi havis ĉirkaŭ 170,000 membroj kiam Arthur Scargill fariĝis gvidanto en 1981 [1], cifero kiu falis en 2023 al aktiva membriĝo de 82.[2] Ĝia politika influo malkreskis post la 1984-1985 striko de la ministoj. La longa striko fine malsukcesis, disigis la ministojn kaj la karbindustrio preskaŭ malaperis.

  1. Michael Crick (4 October 2012) Scargill's fight to remain in his NUM Barbican flat. Channel 4 News. Alirita 13 March 2016.
  2. https://www.tuc.org.uk/unions/num NUM page on TUC.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne